마태복음 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마태복음 (Matthew) · 34절
- 1 Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
- 2 Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
- 3 Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
- 4 por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
- 5 Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
- 6 Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
- 7 Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco.
- 8 Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li.
- 9 Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita.
- 10 Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
- 11 Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
- 12 Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
- 13 Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
- 14 Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi.
- 15 Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn.
- 16 Kaj kiam vi fastas, ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno; ĉar ili malbeligas sian vizaĝon, por ke al homoj ili ŝajnu fasti. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon.
- 17 Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizaĝon;
- 18 por ke vi ne al homoj ŝajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
- 19 Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas;
- 20 sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas;
- 21 ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.
- 22 La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
- 23 Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!
- 24 Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
- 25 Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?
- 26 Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?
- 27 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
- 28 Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas;
- 29 tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj.
- 30 Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
- 31 Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu?
- 32 Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.
- 33 Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
- 34 Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗