마태복음 25장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마태복음 (Matthew) · 46절
- 1 Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.
- 2 Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
- 3 La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;
- 4 sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
- 5 Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.
- 6 Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.
- 7 Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.
- 8 Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.
- 9 Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.
- 10 Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.
- 11 Poste venis ankaŭ la ceteraj virgulinoj, dirante: Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.
- 12 Sed li responde diris: Vere mi diras al vi: Mi vin ne konas.
- 13 Tial viglu, ĉar vi ne scias la tagon nek la horon.
- 14 Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn.
- 15 Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ lia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis.
- 16 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn.
- 17 Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du.
- 18 Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro.
- 19 Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon.
- 20 Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn.
- 21 Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.
- 22 Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn.
- 23 Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro.
- 24 Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis;
- 25 kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon.
- 26 Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis;
- 27 pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento.
- 28 Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn.
- 29 Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita.
- 30 Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
- 31 Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro;
- 32 kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj;
- 33 kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
- 34 Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
- 35 ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;
- 36 nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi.
- 37 Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis? aŭ soifanta, kaj trinkigis vin?
- 38 Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis?
- 39 Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi?
- 40 Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.
- 41 Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj;
- 42 ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki;
- 43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.
- 44 Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi?
- 45 Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi.
- 46 Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗