마태복음 22장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마태복음 (Matthew) · 46절
- 1 Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
- 2 La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
- 3 kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
- 4 Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
- 5 Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
- 6 kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
- 7 Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
- 8 Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
- 9 Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
- 10 Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
- 11 Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
- 12 kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
- 13 Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
- 14 Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
- 15 Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
- 16 Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
- 17 Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
- 18 Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
- 19 Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
- 20 Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
- 21 Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
- 22 Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
- 23 En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
- 24 Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
- 25 Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
- 26 tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
- 27 Kaj post ĉiuj la virino mortis.
- 28 En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
- 29 Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
- 30 Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
- 31 Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
- 32 Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
- 33 Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
- 34 Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
- 35 Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
- 36 Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo?
- 37 Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
- 38 Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono.
- 39 Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
- 40 De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
- 41 Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
- 42 dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.
- 43 Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
- 44 La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
- 45 Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
- 46 Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗