마가복음 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 35절
- 1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan.
- 2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.
- 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo.
- 4 Kaj li diris al ili: Ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis.
- 5 Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
- 6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi.
- 7 Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo
- 8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li.
- 9 Kaj li diris al siaj disĉiploj, ke malgranda ŝipeto estu je lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin;
- 10 ĉar multajn li jam sanigis, tiel ke ĉiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tuŝi lin.
- 11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaŭ li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio.
- 12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.
- 13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li.
- 14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki,
- 15 kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn:
- 16 kaj Simonon li alnomis Petro;
- 17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro;
- 18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
- 19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin. Kaj li venis en domon.
- 20 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon.
- 21 Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
- 22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
- 23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon?
- 24 Kaj se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari.
- 25 Kaj se domo estas dividita kontraŭ si, tiu domo ne povas stari.
- 26 Kaj se Satano ribelis kontraŭ si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
- 27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedaĵojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
- 28 Vere mi diras al vi: Ĉiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos;
- 29 sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko;
- 30 ĉar oni diris: Li havas malpuran spiriton.
- 31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.
- 32 Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas.
- 33 Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?
- 34 Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj!
- 35 Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗