마가복음 13장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 37절
- 1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!
- 2 Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
- 3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
- 4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?
- 5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
- 6 Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
- 7 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
- 8 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
- 9 Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
- 10 Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
- 11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
- 12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
- 13 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
- 14 Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
- 15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
- 16 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
- 17 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
- 18 Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.
- 19 Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.
- 20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.
- 21 Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu;
- 22 ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
- 23 Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.
- 24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,
- 25 kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.
- 26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.
- 27 Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.
- 28 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;
- 29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
- 30 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.
- 31 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
- 32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
- 33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.
- 34 Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
- 35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;
- 36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.
- 37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗