마가복음 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 마가복음 (Mark) · 52절
- 1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laŭ sia kutimo li instruis ilin denove.
- 2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Ĉu estas permesate al viro forsendi sian edzinon?
- 3 Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi?
- 4 Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin.
- 5 Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi ĉi tiun ordonon.
- 6 Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina.
- 7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino,
- 8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno.
- 9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
- 10 Kaj en la domo la disĉiploj denove demandis lin pri la afero.
- 11 Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edziĝos kun alia, tiu adultas kontraŭ ŝi;
- 12 kaj se ŝi mem forsendos sian edzon kaj edziniĝos kun alia, ŝi adultas.
- 13 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin.
- 14 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
- 15 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
- 16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.
- 17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon?
- 18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
- 19 Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
- 20 Kaj li responde diris al li: Majstro, ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
- 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
- 22 Sed li malgajiĝis ĉe tiu vorto, kaj foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn.
- 23 Kaj Jesuo ĉirkaŭrigardis, kaj diris al siaj disĉiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
- 24 Kaj la disĉiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio!
- 25 Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
- 26 Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita?
- 27 Rigardante ilin, Jesuo diris: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio.
- 28 Petro ekparolis al li: Jen ni ĉion forlasis kaj vin sekvis.
- 29 Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patrinon aŭ patron aŭ infanojn aŭ kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
- 30 kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
- 31 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
- 32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaŭ ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
- 33 Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
- 34 kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos kaj lin skurĝos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li releviĝos.
- 35 Kaj alproksimiĝis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
- 36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi?
- 37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
- 38 Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?
- 39 Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;
- 40 sed sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita.
- 41 Kaj aŭdinte, la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano.
- 42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili.
- 43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto;
- 44 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj.
- 45 Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj.
- 46 Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo.
- 47 Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min.
- 48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!
- 49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuraĝu; leviĝu, li vin alvokas.
- 50 Kaj li forĵetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
- 51 Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
- 52 Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗