로마서 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 로마서 (Romans) · 31절
- 1 Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
- 2 Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
- 3 Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
- 4 Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
- 5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
- 6 Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?
- 7 Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
- 8 kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
- 9 Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
- 10 kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
- 11 Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
- 12 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
- 13 Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
- 14 Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
- 15 Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
- 16 Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
- 17 Kaj vojon de paco ili ne konas;
- 18 Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
- 19 Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
- 20 ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
- 21 Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
- 22 nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
- 23 ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
- 24 pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
- 25 kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;
- 26 por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
- 27 Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.
- 28 Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.
- 29 Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;
- 30 ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
- 31 Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗