로마서 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 로마서 (Romans) · 21절
- 1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado.
- 2 Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio.
- 3 Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio.
- 4 Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas.
- 5 Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi.
- 6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
- 7 nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
- 8 Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
- 9 ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;
- 10 ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
- 11 Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
- 12 Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
- 13 ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
- 14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
- 15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
- 16 Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
- 17 La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
- 18 Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
- 19 Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
- 20 Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
- 21 Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗