레위기 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 레위기 (Leviticus) · 16절
- 1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon.
- 2 Kaj li alportu ĝin al la filoj de Aaron, la pastroj; kaj la pastro prenu el ĝi plenmanon el la faruno kun la oleo kaj kun la olibano, kaj li ekbruligu tiun parton promemoran sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
- 3 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; plejsanktaĵo ĝi estas el la fajroferoj de la Eternulo.
- 4 Se vi alportos farunoferon el io, kio estas bakita en forno, ĝi estu macokukoj el plej bona faruno, miksitaj kun oleo, kaj macoflanoj, ŝmiritaj per oleo.
- 5 Kaj se via ofero estos farunofero farita sur pato, ĝi estu el delikata faruno, miksita kun oleo, ne fermentinta.
- 6 Dispecigu ĝin kaj verŝu sur ĝin oleon; ĝi estas farunofero.
- 7 Kaj se via ofero estos farunofero el kaserolo, ĝi estu farita el delikata faruno kun oleo.
- 8 Kaj alportu la farunoferon, kiu estas farita el ĝi, al la Eternulo, kaj prezentu ĝin al la pastro, kaj li alportu ĝin al la altaro.
- 9 Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
- 10 Kaj la restaĵo el la farunofero estu por Aaron kaj por liaj filoj; ĝi estas plejsanktaĵo el la fajroferoj de la Eternulo.
- 11 Nenia farunofero, kiun vi alportos al la Eternulo, estu farita el fermentintaĵo; ĉar nenion fermentintan kaj nenian mielon vi devas bruligi kiel fajroferon al la Eternulo.
- 12 Kiel oferon de unuaaĵoj vi povas alporti tion al la Eternulo, sed sur la altaron ili ne venu kiel agrabla odoraĵo.
- 13 Kaj ĉiun vian farunoferon salu per salo, kaj ne estigu vian farunoferon sen salo de interligo de via Dio; kun ĉiu via ofero alportu salon.
- 14 Se vi alportos al la Eternulo farunoferon el la unuaj terproduktaĵoj, tiam spikojn, rostitajn sur fajro, grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon el viaj unuaj terproduktaĵoj.
- 15 Kaj verŝu sur ĝin oleon kaj metu sur ĝin olibanon; ĝi estas farunofero.
- 16 Kaj la pastro bruligos la promemoran parton el ĝia grajnaĵo kaj el ĝia oleo kun ĝia tuta olibano, kiel fajroferon al la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗