디모데전서 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 디모데전서 (1 Timothy) · 15절
- 1 Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj;
- 2 por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
- 3 Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto,
- 4 kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
- 5 Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
- 6 kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
- 7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
- 8 Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
- 9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;
- 10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
- 11 Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo.
- 12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
- 13 Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva;
- 14 kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
- 15 sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗