데살로니가전서 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 데살로니가전서 (1 Thessalonians) · 28절
- 1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.
- 2 Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto.
- 3 Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos.
- 4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto;
- 5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;
- 6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.
- 7 Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto.
- 8 Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.
- 9 Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
- 10 kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos.
- 11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas.
- 12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,
- 13 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.
- 14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj.
- 15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.
- 16 Ĝoju ĉiam;
- 17 preĝu senĉese;
- 18 pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.
- 19 Ne estingu la Spiriton;
- 20 ne malestimu profetaĵojn;
- 21 elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona;
- 22 detenu vin de ĉia formo de malbono.
- 23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
- 24 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros.
- 25 Fratoj, preĝu por ni.
- 26 Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso.
- 27 Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro.
- 28 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗