누가복음 20장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 누가복음 (Luke) · 47절
- 1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj;
- 2 kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton?
- 3 Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi:
- 4 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj?
- 5 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li?
- 6 Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto.
- 7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis.
- 8 Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.
- 9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo.
- 10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
- 11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava.
- 12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis.
- 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos.
- 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia.
- 15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo?
- 16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu.
- 17 Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula?
- 18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.
- 19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon.
- 20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro.
- 21 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio:
- 22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
- 23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili:
- 24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro.
- 25 Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
- 26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis.
- 27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin,
- 28 dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
- 29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;
- 30 ankaŭ la dua;
- 31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis.
- 32 Laste mortis ankaŭ la virino.
- 33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon.
- 34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj;
- 35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas;
- 36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo.
- 37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
- 38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li.
- 39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris.
- 40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.
- 41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David?
- 42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
- 43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
- 44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo?
- 45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj:
- 46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;
- 47 kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗