누가복음 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 누가복음 (Luke) · 43절
- 1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi,
- 2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon;
- 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo.
- 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
- 5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.
- 6 Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto.
- 7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
- 8 Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero?
- 9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
- 10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto.
- 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto.
- 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras.
- 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo.
- 14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
- 15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.
- 16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
- 17 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
- 18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
- 19 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
- 20 Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
- 21 Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
- 22 Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
- 23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.
- 24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
- 25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
- 26 Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
- 27 Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
- 28 Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
- 29 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
- 30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
- 31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
- 32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
- 33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
- 34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
- 35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
- 36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
- 37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
- 38 Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
- 39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
- 40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
- 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
- 42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
- 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗