누가복음 11장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 누가복음 (Luke) · 54절
- 1 Kaj li preĝis en iu loko; kaj kiam li ĉesis preĝi, unu el liaj disĉiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin preĝi, kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn.
- 2 Kaj li diris al ili: Kiam vi preĝas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via regno.
- 3 Donu al ni tagon post tago nian ĉiutagan panon.
- 4 Kaj pardonu al ni niajn pekojn, ĉar ni ankaŭ pardonas al ĉiu, kiu ŝuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.
- 5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn;
- 6 ĉar amiko mia venis al mi post vojaĝo, kaj mi ne havas, kion meti antaŭ lin;
- 7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne ĝenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?
- 8 Mi diras al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li leviĝi kaj doni al li, tamen, pro ĉi ties persisteco li leviĝos kaj donos al li tiom, kiom li bezonas.
- 9 Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donite; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite.
- 10 Ĉar ĉiu petanto ricevas; kaj la serĉanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
- 11 Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon? aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton?
- 12 Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion?
- 13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
- 14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.
- 15 Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li elpelas demonojn.
- 16 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo.
- 17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno, dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ domo, falas.
- 18 Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.
- 19 Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos viaj juĝantoj.
- 20 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.
- 21 Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj;
- 22 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas lian havon.
- 23 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas.
- 24 Kiam la malpura spirito eliris el homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris.
- 25 Kaj alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita.
- 26 Tiam ĝi iras kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli malbona, ol la unua.
- 27 Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis.
- 28 Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.
- 29 Kaj kiam la homamaso kolektiĝis al li, li ekparolis, dirante: Ĉi tiu generacio estas malbona generacio; ĝi serĉas signon, kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona.
- 30 Ĉar kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaŭ estos la Filo de homo por ĉi tiu generacio.
- 31 La reĝino de la sudo leviĝos en la juĝado kun la viroj de ĉi tiu generacio, kaj ilin kondamnos; ĉar ŝi venis el la finoj de la tero, por aŭskulti la saĝon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol Salomono estas ĉi tie.
- 32 Viroj Nineveanoj staros en la juĝado kun ĉi tiu generacio, kaj ĝin kondamnos; ĉar ili pentis pro la predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas ĉi tie.
- 33 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas ĝin ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon.
- 34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam ĝi estas malbona, via korpo ankaŭ estas malluma.
- 35 Tial viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.
- 36 Tial, se via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, ĝi estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia brilo.
- 37 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis.
- 38 Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo.
- 39 Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.
- 40 Malsaĝuloj! ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon?
- 41 Tamen, uzu por almozo la internaĵojn, kaj jen ĉio estas al vi pura.
- 42 Sed ve al vi, Fariseoj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj ruto kaj ĉiu vegetaĵo, kaj preterlasas juĝon kaj amon al Dio; ĉi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
- 43 Ve al vi, Fariseoj! ĉar vi amas la ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj la salutojn sur la placoj.
- 44 Ve al vi! ĉar vi similas tombojn ne vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
- 45 Kaj unu el la leĝistoj responde diris al li: Majstro, dirante ĉi tion, vi ankaŭ nin riproĉas.
- 46 Kaj li diris: Ve ankaŭ al vi, leĝistoj! ĉar vi ŝarĝas homojn per ŝarĝoj malfacile porteblaj, kaj vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn.
- 47 Ve al vi! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.
- 48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; ĉar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.
- 49 Tial ankaŭ diris la saĝo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
- 50 por ke la sango de ĉiuj profetoj, kiu estis elverŝita de post la komenco de la mondo, estu postulita el ĉi tiu generacio,
- 51 de la sango de Habel ĝis la sango de Zeĥarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi: Ĝi estos postulita el ĉi tiu generacio.
- 52 Ve al vi, leĝistoj! ĉar vi forprenis la ŝlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la enirantajn.
- 53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj;
- 54 insidante kontraŭ li, por kapti ion el lia buŝo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗