고린도전서 6장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 20절
- 1 Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj?
- 2 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn?
- 3 Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?
- 4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?
- 5 Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,
- 6 sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj?
- 7 Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?
- 8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj.
- 9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj,
- 10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.
- 11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.
- 12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.
- 13 Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;
- 14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco.
- 15 Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne!
- 16 Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno.
- 17 Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.
- 18 Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo.
- 19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,
- 20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗