고린도전서 10장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 고린도전서 (1 Corinthians) · 33절
- 1 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis ĉiuj sub la nubo, kaj ĉiuj trairis la maron;
- 2 kaj ĉiuj baptiĝis en Moseon en la nubo kaj en la maro;
- 3 kaj ĉiuj manĝis la saman spiritan manĝaĵon;
- 4 kaj ĉiuj trinkis la saman spiritan trinkaĵon; ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.
- 5 Tamen la plejmulto el ili ne plaĉis al Dio; ili ja disĵetiĝis en la dezerto.
- 6 Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonaĵojn, kiel ili ankaŭ deziregis.
- 7 Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite: La popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
- 8 Kaj ni ne malĉastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.
- 9 Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.
- 10 Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.
- 11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj.
- 12 Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.
- 13 Nenia tento vin prenis, krom laŭ homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaŭ faros la forkurejon, por ke vi povu ĝin elporti.
- 14 Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.
- 15 Mi parolas kiel al saĝuloj; vi juĝu tion, kion mi diras.
- 16 Ĉu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? Ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?
- 17 pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; ĉar ni ĉiuj prenas parton el la unu pano.
- 18 Rigardu Izraelon laŭ la karno: ĉu ne estas tiuj, kiuj manĝas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?
- 19 Kion do mi diras? ke idoloferitaĵo estas io, aŭ ke idolo estas io?
- 20 Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.
- 21 Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni ĉe la tablo de la Sinjoro kaj ĉe la tablo de demonoj.
- 22 Aŭ ĉu ni ĵaluzigas la Sinjoron? ĉu ni estas pli fortaj ol li?
- 23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.
- 24 Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo.
- 25 Kion oni vendas en la buĉejo, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco;
- 26 ĉar al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
- 27 Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaŭ vi, ĉion manĝu, demandante nenion pro konscienco.
- 28 Sed se iu diras al vi: Ĉi tio estas oferitaĵo-ne manĝu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:
- 29 konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; ĉar kial mia libereco estus juĝata per alia konscienco?
- 30 Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallaŭdata pri tio, pro kio mi donas dankon?
- 31 Ĉu do vi manĝas, aŭ trinkas, aŭ kion ajn vi faras, faru ĉion por la gloro de Dio.
- 32 Ne metu faligilon, ĉu por Judoj, aŭ por Grekoj, aŭ por la eklezio de Dio;
- 33 tiel same, kiel mi ankaŭ plaĉas al ĉiuj en ĉio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili saviĝu.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗